Diskuto:Internacia Junulara Kongreso
Kio pri la IJK de 2008?
plena nomo de IJK
[redakti fonton]En 2009 oni scias ke la plena nomo de IJK estas Internacia Junulara Kongreso. Sed iam, almenaŭ en 1974, la plena nomo estis Internacia Junulara Konferenco. La nomŝanĝo estu klarigita. Sibazyun 16:25, 30. Maj 2009 (UTC)
Nova bazejo por IJK en Kijivo
[redakti fonton]Do, la 67-a IJK okazos ĝuste en Kijivo.
Oficiala retejo: http://www.ijk-67.retejo.info/loko
TEJO: http://www.tejo.org/eo/node/1046
Porpersona ŝildo de IJK
[redakti fonton]Jen porpersona ŝildo de partoprenanto de 51a IJK. La ŝildo konsistis el du partoj - persona parto (tia kie estas indikata nomo de partoprenento Oksana) kaj grupa parto (tia kie estas indikata nomo de glupo Sfingo). Atentu, ke sur la ŝildo estas indikata numero 355, kvankam en la artikolo estas indikata nur 303 personoj! --P.Fiŝo 18:31, 28. Jul 2009 (UTC)
Listo de IJK'j
[redakti fonton]Kiu tiom fuŝis la lokojn de la IJK'j??? Ke Austerlitz (Netherlands) kaj Versailles (city) estas ruĝaj ligiloj en la e-lingva vikipedio, estas ne mirige. Austerlitz (Nederlando) kaj Versailles tuj gvidas al ĝusta teksto. Same pri ĉiuj aliaj nun ruĝaj ligiloj. Kia vandalismo! ThomasPusch (diskuto) 17:08, 7 jun. 2020 (UTC)
Listo de IJK-oj: Blankenberge 1946
[redakti fonton]Ekzistas pluraj preparaj dokumentoj pri TJO-konferenco en Blankenberge, Belgio, en 1946 (v. https://vikiflandrio.alcl.be/, sekcio Eventoj), sed ĝi ne estas menciita en ĉi tiu listo. Ne troveblas postkongresaj dokumentoj kiuj konfirmas ke la kongreso efektive kaj sukcese okazis. Nur estas aserto de historiisto de la grupo Paco kaj Justeco el najbara Brugge kiu ŝajne transprenis la organizadon ĉar la LKK ne sukcesis. --Roland Rotsaert (diskuto) 08:22, 18 okt. 2021 (UTC)